Francaj regionaj balotoj de 2015

Francaj regionaj balotoj de 2015 estas okazantaj en Francio la 6-an de decembro 2015 kaj 13-an de decembro 2015. Koncernataj estas la Regionaj Konsilioj en metropola kaj transmara Francio, kaj ankaŭ la Asembleoj de Korsiko, Franca Gujano kaj Martiniko por ses-jara periodo. La Regiona Konsilio de Majoto, estas la sola kiu ne partoprenas la baloton, ĉar ĝi jam estis renovigita la 2-an de aprilo 2015. Koncernataj estas 18 Regionaj Prezidantecoj, 13 en metropola Francio kaj Korsiko, kaj 5 en Transmaraj departementoj. Kvankam ili ne havas leĝofaran aŭtonomion, tiuj teritoriaj kolektivoj mastrumas grandajn buĝetojn. Plie, regionaj balotoj estas ofte konsiderataj kiel duon-mandataj opinisondadoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search